世界语歌曲 Apudmoskvaj vesperoj {莫斯科郊外的晚上} (连播两首 附歌词)» Rusa kanto
« Apudmoskvaj vesperoj »
Teksto M. Matusovskij
Muziko V. Solovjov-Sedoj
E-teksto Konstantin Gusev
Unu el la plej konataj kaj belaj rusaj kantoj.
“Podmoskovnije vechera” estas la ruslingva titolo de la kanto, per kiu vi povas trovi “midi” aŭ “MP3” dosieron en la reto.
Teksto:
★
Am Dm E7 Am
Ne aŭdiĝas eĉ flustro en obskur'
C G7 C
Ĉio dormas nun tie ĉi
H7E7 Am Dm
Ki-el ŝatas ja, se vi scius nur,
Am E7 Am
Apudmoskvajn vesperojn mi.
Iom plaŭdas flu' kaj ne plaŭdas plu,
Plenas de arĝent' la river' .
Kanton aŭdas mi kaj ne aŭdas plu
En mallaŭto de la vesper' . (2-foje)
Kial, kara, vi kapon klinas pli
Kaj rigardas nun ruze min?
Ĉu esprimas mi, ne esprimas mi,
Kio ardas en la anim' ?
Kaj alvenas jam la matena hor' ,
Brilas ruĝa jam lumlini'…
Tenu en memor' , tenu en la kor'
Apudmoskvajn vesperojn ni. (2-foje)
★