【世界语故事】Lernema kato kaj kuraĝa muso  好学的猫咪和勇敢的老鼠

【世界语故事】Lernema kato kaj kuraĝa muso 好学的猫咪和勇敢的老鼠

2016-02-15    11'57''

主播: 豆包儿听故事

316 10

介绍:
Mi ne rememoras, kial, kaj ekde kiam, ili du – la musa familio kaj la kata kompanio – jam de longa, longa tempo malamegis unu la alian. Ili loĝis – same jam delonga tempo – en tre granda, duetaĝa domo, al kiu apartenis ankaŭ vasta subtegmentejo kaj ideala kelo; ni povas diri, eĉ lukse, ĉar ne ĝenataj de kretenaj kaj agresemaj hundaĉoj, tro multaj stultaj homoj, insidemaj serpentoj, kaj bonŝance eĉ puloj ne tro multiĝis. La domo staris meze de iam bele prizorgita ĝardeno, kie nun sufiĉe da kaŝlokoj kaj ĉasterenoj troviĝis, kaj la ĝardeno kun tiu domo staris ĉe renkontejo de arbaro kaj kamparo. Oni malfacile povas imagi pli idealan lokon por kata aŭ musa vivo. Tamen, ilian ĉiutagon amarigis, ekcitis kaj ĉagrenis la malamo, timo, venĝemo. La multnombra musa familio, laŭ la iniciato de la musa patro, Cincin, ĵuris, ke neniam, neniel ili pardonos aŭ eĉ forgesos pri la mistera malapero de la tre juna muso-fileto Titio, pri kio kulpis, plej verŝajne la tie loĝantaj katoj. Post longa serĉado kaj enketado ili trovis neniun spuron pri la kulpeco de la katoj, pri la krimfaro de la katoj Cincin estis plene konvinkita. Dume la familio signife multnombriĝis, ĉar por alporti ioman ĝojon al tiuj funebraj tagoj, patro Cincin ofte vizitadis siajn ĉef- kaj vicedzinojn. Sekve de tio naskiĝis – inter multaj aliaj – ankau Titinjo, aparte ĉarma filineto, sunradieto de la familio. Male, la kata kompanio estis iuspeca neformala amika rondo. Ili ofte kunvenadis, ne por kartludi, ne por bierumi kaj spekti futbalmaĉon (… tamen, kiu scias). La virkatoj – ĉar ĉefe viroj ili estis – venadis al la malnova kaj luksa domego – por agrabla babilado pri vetero, pri sukcesaj ĉasaventuroj, ĉu musojn, lacertojn kaj katinojn; sed okazis foje ankaŭ amikema kaj malpli amikema interbatalo por montri sian lertecon kaj forton. Ili ofte ankaŭ kunkantis, ĥore sed ne harmonie, tamen plengorĝe kaj plejkore sufiĉe spontanajn, mi povas diri eĉ improvizitajn melodiojn. Ĉar la subluantoj de la domo estis maljuna homa paro, la katoj ne multe zorgis pri la kelkfoja averto de ili. Jes, subluantoj estis la homoj, ĉar s-ro Miurro, la plej unu ekloĝanta kato firme asertis, ke la domo, kun la ĉirkaŭanta ĝin ĝardeno, eĉ certa parto de la arbaro kaj de la kampo estas ja origine kaj plenrajte la sia. Ankaŭ pro tio li ege malbone toleris, ke impertinenta, malpura muso-hordo senrajte ekloĝas tie, kaj ne nur loĝas sed eĉ kreskas kaj okupas pli kaj pli da loko el lia posedaĵo. Ĉiufoje, kiam la kata kompanio okazigis vesperan aŭ noktan festadon – de pintempo ĝis aŭtuno preskaŭ ĉiutage – kiam eĉ iu belaspekta, vigla kaj alloga katino estis same invitita – kaj ili iom laŭte babilis, ŝercadis, ludis, amindumis, aŭ nur simple kantis, la musoj kun malamo kaj malestimo klopodis defendi siajn idojn kaj familiojn de tiu son-miksaĵo, el kiu estis aŭdebla ilia malmorala vivo. Por la musoj la veraj valoraĵoj estis la modesta, laborema vivo, kaj unavice la familio. Ne nur paĉjo Cincin, sed ankaŭ liaj edzinoj ofte rakontis al la idoj, pri la aĉaj diboĉadoj de la katoj, kun timo pri iliaj sadismaj ĉasadoj kaj torturoj kaj terurite ili konstatis, ke jam pli kaj pli da katoj ne nur gastadas, sed eĉ loĝas en la domo, kiu estis la hejmo jam de la pra – pra – prapatro de Cincin. Ne mirige do, ke la idoj jam kun la patrina lakto ensuĉis la timon kaj malamegon rilate la katojn. Nur Titinjo, unu el la junaj musinetoj ne malamegis blinde la katan kompanion, kaj ŝi eĉ ne timis fari esplorajn ekskursojn tra la multnombraj kaj grandaj ejoj de la domego. Kompreneble, ankaŭ la katoj ne aprecis la musojn – krom, eventuale kiel ingredienco de ne malbona plado. Ne nur ilia stulte enfermita mondpercepto, malinteligenteco elvokis profundan malestimon en la katoj, sed ankaŭ la malpura, griza vestaĉo, kaj stinkado, kio montris, ke la musoj malofte purigas eĉ sin mem. S-ron Miurron, kaj la aliajn katojn preskaŭ neelteneble nervozigis la daŭra skrapado-bruaĉo, la pli kaj pli ofte renkontata fekaĵo, la disĵetitaj kaj forlasitaj manĝo-restaĵoj tra la tuta domo. Ili opiniis, ke nur draste deporti musojn povas realporti normalan vivon en la domon. Dum sia kutima patrolado, s-ro Miurro surprizite haltis ĉe granda afiŝo: „LERNU ESPERANTON!" „Kiu diablaĵo denove" – li gapis, kiam tuj aperis apude minca musineto. Titinjo – ĉar estis ŝi – tuj klarigis, volonte kaj estimplene, kio estas Esperanto, ke la libron ŝi trovis en iu tirkesto de la malnova domo, kaj ŝi post nur kelkhora lernado jam povas formi kompletajn frazojn. S-ro Miurro miris, ke tiu juna musineto de apenaŭ dek metroj de la hejm- truo scias pri io multe pli, ol li mem, kiu jam travagadis la arbaron kaj stratojn de la fora vilaĝo. Li do plu demandis la musineton pri la Internacia lingvo, kiu – verdire – pli kaj pli ekplaĉis al la maljuniĝanta kato. „Onidire, la lernado prizorgas la cerbon, kiel ĉasado la korpon" – li pensis, „ne estas ankoraŭ malfrue lerni ion novan!" – kaj li diris al la musineto: „Ni povos kune lerni, kaj tio estos ankaŭ por vi bona ekzercado." Titinjo komplezeme konsentis, kaj post rapida interkonsento pri la tempo de la regulaj kurshoroj, ili tuj komencis la unuan lecionon. Mi ne povas diri, ke tiu nekutima kunlernado ne elvokis miron, nekomprenemon, eĉ malsimpation el la musoj kaj la katoj. „Aŭdaca stultulineto! Ŝia malmorala konduto alportos honton al sia familio eĉ al la tuta musaro!Tio kondukos nin ĉiuj al pereo!" – plendis la musoj, ĉefe la pli aĝaj. „La oldulo fariĝos kreteno! Anstataŭ ĉasado kaj normala sportumado, luktado li sidas kun mizera museto, kaj ripetadas sensencajn vortojn! Tiu ago hontigas nin, katojn!" grumblis la katoj, ĉefe la pli junaj. Sed, iom post iom malpliiĝis la plendoj kaj grumbloj, kaj kelkaj eĉ aliĝis al la kurso, ĉar Miurro kaj Titinjo kun daŭra entuziasmo lernis kaj ekzercis plu. Ĝis nun nekonata sento ekregis en la kato. La novaj vortoj kunplektiĝis al frazoj, ili ruliĝis, formiĝis kiel ludiloj de lia infanaĝo, kaj la modesta musineto, pacience kaj afable transdonis pli kaj pli da vortoj, kiujn ili kune plektis plu, kaj plu ruliĝis la frazoj post frazoj… La musineto radiis je ĝojo kaj fiero, jen ŝi, la tute sensignifa ido de iu musa familio, nun instruas la katon, helpas lin, dankplena rigardo de la kato, kaj la videbla penado por lerni, donis al ŝi forton, ĉesigis la timon… Kaj kun la naskiĝo de frazoj, formiĝo pensoj, la fadeno de la komuna lernado ĉirkaŭis ilin, kiel reto de komprenemo, komuna estimo kaj simpatio.