世界语歌曲 La espero (附歌词)

世界语歌曲 La espero (附歌词)

2017-08-17    01'57''

主播: E-isto Jiĉino

256 3

介绍:
《 La Espero 》L.L.Zamenhof En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko; per flugiloj de facila vento nun de loko flugu ĝi al loko. Ne al glavo sangon soifanta ĝi la homan tiras familion: Al la mond' eterne militanta Ĝi promesas Sanktan harmonion. Sub la sankta signo de l'Espero, kolektiĝas pacaj batalantoj, kaj rapide kreskas la afero per laboro de la Esperantoj. Forte staras muroj de miljaroj inter la popoloj divititaj, Sed dissaltos la obstinaj baroj per la Sankta Amo disbatitaj. Sur neŭtrala lingva fundamento, komprenante unu la alian la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian. Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos, Ĝis la bela sonĝo de l'Homaro por eterna ben' efektiviĝos.
上一期:
下一期: 世界语歌曲 Dancu dancu (童声版)