世界语歌曲 La diboĉulo (附歌词)

世界语歌曲 La diboĉulo (附歌词)

2017-09-13    03'28''

主播: E-isto Jiĉino

62 1

介绍:
Origina titolo: The Poor Rake (Angla popolkanto) Esperanta traduko: Bertilo Wennergren Teksto: Dum iris mi iam laŭ la hospitala mur’ En la mateno jam frostis la tag’ Kion mi vidis? Jes, unu kompanon Kuŝe malvarma ja kvazaŭ la lag’ Panjo, ho Panjo, sidiĝu ĉi tien Sidu ĉi tie kun via kompat’ La korpo vundita kaj tute malorda Por la kulpulino mi estis amat’ Batu tamburojn kaj blovu la flutojn Ludu la marŝon de morto al li Kaj sur lian ĉerkon vi ĵetu la laŭron Ĉar la diboĉulo formortis pro am’ Se ŝi nur estus al mi informinta Nur informinta pli frue al mi Mi salon hidrargan manĝadus ĝissane Sed nun mi ja devas formorti de vi Batu tamburojn kaj blovu la flutojn Ludu la marŝon de morto al li Kaj sur lian ĉerkon vi ĵetu la laŭron Ĉar la diboĉulo formortis pro am’