世界语歌曲 Delonge vivas mi trankvile – kantita de Ĵomart kaj Nataŝa
« Delonge Vivas Mi Trankvile »
Muziko kaj vortoj de Jxormart Amzeev
Teksto:
Delonge vivas mi trankvile
Surprizojn jam ne havas mi
Kaj preskaŭ mi humilas
Pri viva ironi'
Mi havas grizkoloran veston
Por ĉiutage vesti min
Kaj malproksime estas
De grizaj tagoj fin'
Refreno:
Mi jam delonge ne donacis
al iu ruĝajn florojn, sed
espero min kuracas
Subtenas sole kred'
Mi scias en la mondo estas
koloro nigra de malĝoj'
Pli ofte ĝin ol festojn
renkontis mi en voj'
Jen vintra vojo, jen somera
Mi preskaŭ meze estas nun
Min gvidas nur espero
Nur verda, verda lum'
Refreno