Esperanta Radioteatro:
Harry Martinson “Aniaro” Parto 2
legita de Jerzy Fornal el la teatro Espero.
Unu el multaj grandaj spacŝipoj, la Goldondo – Aniaro, forlasas la teron
por transporti sklavlaboristojn al Marso. Survoje trafas ĝin la asteroido
“Hondo”. Pro katastrofo la spacŝipo difektiĝas kaj povas nek atingi
la celon nek reveni. Ĝis la morto de ĉiuj ŝipanoj, dum jarmiloj,
ĝi flugas sencele tra la kosma spaco. Enŝipe restas nur la mekanika
konsolantino – la Mimo, komputila maŝino parte konstruita parte
konstruiĝinta sin mem. Iel ĝi (ŝi) vekiĝas al sendependa vivo,
komencas pensi pri la senco de vivo, kaj dum vizio informas pri elpensita
de la homo, reĝo de la cindro, giganta bombo „fototurbo”, kiu detruis
sian propran planedon. Pripensoj de la maŝino kaj veno al konkludo,
ke ne valoras vivi sencele, estas temo de la verko.