世界语歌曲  Malantaŭen (附歌词)

世界语歌曲 Malantaŭen (附歌词)

2017-11-12    02'29''

主播: E-isto Jiĉino

58 0

介绍:
« Malantaŭen » Muziko Tomas Q Nilsson Esperanta teksto Tomas Q Nilsson Esperanta plenumo La Perdita Generacio (Robĉjo) Tipo nova teksto Originala plenumo La Perdita Generacio Teksto: Mumioj delonge mortaj eltombiĝas antaŭ ni predikante ke socion organizu laŭ bibli’ Sed pli ofte kaj pli saĝe oni nur asertas ke la infanoj pli profitas se virinoj iras reen Gvidantoj eĉ ne hontas plu pro esti por malevolu’ Ino restu ina! Kuireje vi staru sur via genu’! Malantaŭen! Disvastigado de timemo kreas kialojn por kontrol’ Regravigas etiketon, entimigas vin en rol’ La imposton maljustigu – vipon ja bezonas hom’ kaj se mizero vin ĉagrenas – ĉirkaŭmurigu vian domon Direktoroj eĉ ne hontas plu
pro memendirekti la distribuon Ino = servistino! Tajloro, restu ĉe via ŝu’! Malantaŭen! Pensoj mezepokaj pri la pek’ de samseksem’ pek’ de ambaŭ-, antaŭ-, inter-
eĉ seksumo kun si mem Pri la sankta virguleco, la nedubebla famili’ eĉ se amo malaperus – trasuferu vian vivon Moŝtuloj eĉ ne hontas plu, fieras pro malevolu’ Ino restu batita! Junuloj kunmetu la gambojn per glu’! Refreno: Malantaŭen – kamaradoj! Malantaŭen – kanajlaro! Malantaŭen – stultaj sklavoj! Malantaŭen! ★