世界语歌曲 La Luna Promenado – Roĝer Borĝes
« La Luna Promenado »
Aŭtoras Roĝer BORĜES, 2001 Originale aperita en la disko “Muziko Elektronika”. Nova versio aperas en la kd “Elektronika Kompilo” de Vinilkosmo (kunkantas Nathalie Bedrune, el Francio).
Teksto:
Jen vendredo
la tago finiĝas kaj ŝi forlasas laborejon
Por metroe reveni hejmen
Kial ŝi venas?
Vesperiĝas
La nokto aperas kaj ŝi forlasas la preĝejon
Gardi fidon je sola Dio
Kial ŝi dubas?
Ho, Mister', faru el ni
Konsilanton de via emoci'
Prenu ŝin el tiu kamer'
Jen la horo de la konfesi'
mmm . . . la luna promenado
mmm . . . la sankta memkronado
uuhh uh uh
Jen sabato
La tago finiĝas kaj ŝi forlasas la kinejon
Naiva lup' ekzistas ne
Kial ŝi staras?
Vesperiĝas
La nokto aperas kaj ŝi forlasas la drinkejon
De ĝojo ebria kaj de feliĉo
Kie ŝi tranoktos?
Ho, Mister', faru el ni
Konsilanton de via emoci'
Prenu ŝin el tiu kamer'
Jen la horo de la konfesi'
mmm . . . la luna promenado
mmm . . . la sankta memkronado
uuhh uh uh
Mi pluiras unu paŝon
Ŝi vojiras paŝojn du
Du mi marŝas, kiel ŝi
Ok aŭ dek ŝi marŝis pli!
Se mi kuras, ankaŭ ŝi
Tial taŭgas l' utopi'!
Por promeni, sen alven'
Sub la luna lumo kiel nun . . .