« Ho, mia kor' »
Muziko1 Markone Froes
Muziko2 József DINNYÉS
Muziko3 Canko KOLEV
Muziko4 Vili ŠČUKA
Muziko5 Georgo Handzlik
E-teksto L.L.Zamenhof
MIDI ho_mia_kor_dinnyes.mid
Klasika verso, publikigita en la Unua libro, Merlin kantas ĝin balade. Aperis en la sonkasedo Al Venko!, eldonita de Lingvo-Studio en 1986.
Teksto:
Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
el mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
ho, mia kor'!
Ho, mia kor'! Post longa laborado
ĉu mi ne venkos en decida hor'?
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
ho, mia kor'!