世界语歌曲 Klementine (附歌词)

世界语歌曲 Klementine (附歌词)

2018-02-01    02'45''

主播: E-isto Jiĉino

63 0

介绍:
« Klementine » Usona popola (tr), kantas A. Peĉonkin Teksto : En kanjono, ĉe la mino Esti povas iu ajn. Labor-mastro estis patro De l' filino Klementine. Ho, mia kara, mia kara, mia kara Klementine. Malaperis por ĉiame, Bedaŭrinde, Klementine. Elefante ŝi gracias, Pezas kvazaŭ longa trajn'. Pakaĵ-kesto – taŭga vesto Por pied' de Klementine. Ho, mia kara, mia kara, mia kara Klementine. Malaperis por ĉiame, Bedaŭrinde, Klementine. Anasidojn al rivero Kondukante, laŭ verŝajn', Falis glite, kaj subite Subakviĝis Klementine. Ho, mia kara, mia kara, mia kara Klementine. Malaperis por ĉiame, Bedaŭrinde, Klementine. Savi emis l'amatinon. Riska tamen – tiu gajn'! Mi kuraĝis, sed ne naĝis, Tiel dronis Klementine. Ho, mia kara, mia kara, mia kara Klementine. Malaperis por ĉiame, Bedaŭrinde, Klementine.