世界语歌曲 Mia amatin' (附歌词)

世界语歌曲 Mia amatin' (附歌词)

2018-02-04    02'44''

主播: E-isto Jiĉino

48 0

介绍:
« Mia amatin' » la aŭtoro – Ju. Vizbor Teksto : Post la renkonto disiĝon vi sendas, destin'. Ploras mallaŭte la rojo sub branĉoj de l' pin'. Karboj de l' fajro kovriĝis per cindra arĝent'. Ĉio finiĝis, jam la adiaŭa moment'. Mia amatin' – la sunet' arbara, Kie ree nin viv' kunigos, kara? Tendoj kunmetis l' flugilojn kun morna humil'. Kaj jam etendis flugilojn la aviadil'. Jen liberiĝis ŝtuparo de l' porda lini'. Vera abismo por longe disigis jam nin. Mia amatin' – la sunet' arbara, Kie ree nin viv' kunigos, kara? Nek rememoroj, nek vortoj konsolos plu min. Revas mi nur pri la rojo sub branĉoj de l'pin', Kie en guto sukcene rebrilas la flam', Kaj ĉe la fajro, imagu, atendas min jam Mia amatin' – la sunet' arbara, Kie ree nin viv' kunigos, kara?