世界语歌曲 Modo (附歌词)

世界语歌曲 Modo (附歌词)

2018-02-06    02'46''

主播: E-isto Jiĉino

32 0

介绍:
« Modo » Teksto : Bele. "Pli ŝanĝiĝemas ol vetero" – Pri modo sur antikva Tero Ni diras en ironi'. Modo. Kaj Dio estas kaj klopodo. Dum tuta viv' kaj periodo. De foj' al fojo – por ni. Jen bato – iu nekonato Kredis sincere – utilas la ag', Modon elpensis, Sed ĝi iĝis plag', Iĝis ĝi plag'... Uzas Ombrelon ni, sed tuj rifuzas. Pri ĝi neniun mi akuzas. Sed jam ne modas ombrel'. Modo. Ho, bela nia eŝafodo. Kaj dum la lasta periodo Plej ĉefa ĝi estas cel'. Jen bato – iu nekonato Kredis sincere – utilas la ag', Modon elpensis, Sed ĝi iĝis plag', Iĝis ĝi plag'... Bele, "Pli ŝanĝiĝemas ol vetero La modo sur antikva Tero" – Ni diras en ironi'. Modo. Kaj jen humil', kaj nun arogo. Kaftanon tiras el komodo. Ve, ordonas modo al ni. Jen bato – iu nekonato Kredis sincere – utilas la ag', Modon elpensis, Sed ĝi iĝis plag', Iĝis ĝi plag'...