世界语歌曲 Novaj kondiĉoj (附歌词)

世界语歌曲 Novaj kondiĉoj (附歌词)

2018-02-09    02'48''

主播: E-isto Jiĉino

40 0

介绍:
« Novaj kondiĉoj » la aŭtoro – M. Bronŝtejn, kantas A. Peĉonkin Teksto : Aĥ, kiaj ni estas feliĉaj, Ke venis novaj kondiĉoj... Vivis ni trankvile En kutima SEJM. Estis ĝi por ĉiuj ni Kvazaŭ kara hejm'. Sed aperis kaŭzo Por ĉiesa mir' – Pri kondiĉoj novaj Venis onidir'. Aĥ, kiaj ni estas feliĉaj, Ke venis novaj kondiĉoj... Estis konferencoj – Vere bona far'! Interŝanĝis sperton ni Ankaŭ en tendar'. Oni rekomendas, Eble estas ver'... Interŝanĝi sperton Hejme per leter'. Aĥ, kiaj ni estas feliĉaj, Ke venis novaj kondiĉoj... Ni en "Aktuale" – Bona informil'! – Legas artikolojn Ĉiam kun util'. Oni rekomendas – Eble estas ver'... Ĝui la informojn Hejme per leter'. Aĥ, kiaj ni estas feliĉaj, Ke venis novaj kondiĉoj... Estis niaj kantoj La mistera mond'. Ĉe la fajro kantis ni En amika rond'. Oni rekomendas, Eble estas ver'... La komunajn kantojn Kanti per leter'. Aĥ, kiaj ni estas feliĉaj, Ke venis novaj kondiĉoj... Eble mi ne pravas – Fia tumultul'! – La kondiĉoj novaj (Dume) estas en nebul'. Ĝoju kaj petolu, Nia kompani' – En kondiĉoj novaj (Eble) bone vivos ni. Aĥ, kiaj ni estas feliĉaj, Ke venis novaj kondiĉoj... Aĥ, kiaj ni estus feliĉaj, Se restus SEJMaj kondiĉoj...