世界语歌曲 Dimanĉo (附歌词)

世界语歌曲 Dimanĉo (附歌词)

2018-02-22    03'25''

主播: E-isto Jiĉino

33 1

介绍:
« Dimanĉo » muziko – V. Soroka, vortoj – V. Soroka Teksto : Morgaŭ estos la dimanĉo, Min atendas voj'. Ĉiun finon de semajn' Renkontas mi kun ĝoj'. Kun ĝoj' preparas ĉion Por la vojaĝ', Kun ĝojo direktiĝas Al vilaĝ'. Aŭ per aŭto, aŭ per trajno, Aŭ piede mi De la urbo vagabondas – Vokas sun-radi'. Tra kampoj mi vagadas Al riveret', Ĉe kiu min atendas La kviet'. Freŝa akvo, densa ombro, Malrapida flu', Mola herbo, altaj kverkoj Kaj ĉiela blu'. La vento kantas supre, Min logas ĝi. En vojon vokas Venta simfoni'. Morgaŭ estos la dimanĉo, Min atendas voj'. Ĉiun finon de semajn' Renkontas mi kun ĝoj'. Kun ĝoj' preparas ĉion Por la vojaĝ', Kun ĝojo direktiĝas Al vilaĝ'. Kun ĝojo kantas vento, Min vokas ĝi. En vojon vokas Venta simfoni'.