« Dancu, dancu »
Muziko slovaka popolkanto
Origina titolo Tancuj, tancuj, vykrúcaj
Teksto (de la 2a kanto)
Dancu, dancu ni ronde, malpeze,
ne faligu la fornon enmeze!
Bona forno dum vintro tre gravas
vi lanugon ne havas!
Tra la la la…
Staras garde soldato kovrita
per mantelo malnova ŝirita.
De vespero ĝis fruo, ĝis fruo
ros' lin kovras ĝis ŝuo, ĝis ŝuo.