世界语歌曲 Verda ĝardeno » el la kompaktdisko de Mikaelo Bronstejn Iom da bono de la Bruna Ŝtono
« Verda ĝardeno »
E-teksto Mikaelo Bronsxtein
Teksto:
— Ĉu vi bluan birdon kaptadis per manoj?
— Jen tiel laboris unuaj SEJM-anoj.
Sed venis al ili amasa subteno,
Do, fine aperis la verda ĝardeno.
Kaj venis decido, logike. natura:
Sovaga ĝarden' devas esti kultura!
Refreno:
Jen, en verda ĝarden',
Ni sidas, ni multas, ni ĉiuj aŭskultas,
Ni ĉiuj aŭskultas.
La tuta ĝarden' informiĝis detale:
Sovaĝe, sed kurte kaj tre aktuale.
Sed jen — kulturig' kun segil' absoluta.
— Vi fartas tro riĉe! — aperis konkludo, —
Kulturo postulas modestan sintenon!
…Nun iu kaj iam ricevas Bultenon.
Refreno
Jen, en verda ĝarden',
Ni sidas, ni multas, ni ĉiuj aŭskultas,
Ni ĉiuj aŭskultas.
Jen estis promes': — Dum kondiĉoj kulturaj
Abundos por ni eksterlandaj veturoj!
Kaj estis korekto: — Por fari impreson
Nur homoj konsciaj veturos Kongreson!
— Sovaĝa ĝardeno, do — mankas konscio…
Ĉu iu veturis el vasta Rusio?
Refreno
Jen, en verda ĝarden',
Ni sidas, ni multas, ni ĉiuj aŭskultas,
Ni ĉiuj aŭskultas.
Jen estis konata amik' Anatolo,
Li SEJM-on donacis al verda popolo.
Ni pensis: — Aperis martel' por amboso,
Ĉar jam Anatolo ekloĝis en Moskvo.
Sed tuj kulturigas aer' metropola, —
Kaj perdis la voĉon amik' Anatolo.
Refreno
Jen, en verda ĝarden',
Ni sidas, ni multas, ni ĉiuj aŭskultas,
Ni ĉiuj aŭskultas.
Jen estis Viktoro, amiko sincera,
Li suĉis la mamon dum SEJM-a apero,
Sed kreskis rapide, ĉar havis racion:
Prezidis, redaktis, eĉ gvidis sekcion!
Sed jen - kulturigo kun sperta toporo… — Hej, kie vi estas, amiko Viktoro?
Refreno
Jen, en verda ĝarden',
Ni sidas, ni multas, ni ĉiuj aŭskultas,
Ni ĉiuj aŭskultas.
Kaj nun la ĝarden' por rigardo ekstera
Jam estas entute alia afero:
Nun oni nin kombas, edukas kaj razas,
Instruas, insultas, — eĉ tio okazas.
Kaj ni nur diskutas kun la pacienco:
Ĉu estas la fino, aŭ daŭras komenco…
Refreno:
Jen, en verda ĝarden',
Ni sidas, ni multas, ni ĉiuj aŭskultas,
Ni ĉiuj aŭskultas.
Jen, en verda ĝarden'.
Ni sidas kaj sidas, kaj sidas, kaj sidas —
Nenien rapidas.