世界语歌曲 Sonorilo (附歌词)

世界语歌曲 Sonorilo (附歌词)

2018-06-02    03'01''

主播: E-isto Jiĉino

155 3

介绍:
世界语歌曲 Sonorilo » el la kompaktdisko Verdula sezono de Mikael Poverin « Sonorilo » Teksto Miĥail Giŝpling Muziko Miĥail Povorin Teksto: Mi kunvokis vivantojn, Mi priploris mortintojn, Mi meditis en lum' de vespero trankvila… Kaj atentis la kantojn - La sonorojn kaj tintojn Nia tuta vilaĝ' ĉe la tur' sonorila. Venis tempo freneza - Oni ĵetis min suben, Kaj mi falis kun ĝem' kaj sterniĝis sur herbo… Kaj mi, granda kaj peza, Sinkis polven kaj ruben Kun rompita border' kaj kun krusto de verdo. Pasis ŝtorma jarcento Super land' renversita, Kiu strebis al bon', sed nur plagon ricevis… Kuŝis mi en silento Ĝis la tago subita, Kiam oni el grund' min elfosis kaj levis. Kaj, strekita de fendoj, Mi malfermas la faŭkon Kun restaĵo de lang' kaj sendenta gingivo… Kaj disportas nun ventoj Mian muĝon kaj raŭkon, Kiam venas danĝer' por la homoj kaj vivo.