世界语歌曲 Estas mi esperantisto(附歌词)

世界语歌曲 Estas mi esperantisto(附歌词)

2018-07-28    03'05''

主播: E-isto Jiĉino

182 1

介绍:
世界语歌曲 Estas mi esperantisto{我是个世界语者}说唱 de Martin Strid « Estas mi esperantisto » ★ Teksto: Verda stelo sur la brusto Iom palas pro la rusto. Mi ne estas purigisto Estas mi esperantisto. Gramatikon mi ne konas Kaj gazetojn ne abonas. Librojn legu la verkisto, Estas mi esperantisto. Mi parolas kun rapido: “Bonan tagon, ĝis revido” Ĝi sufiĉas por ekzisto, Estas mi esperantisto. Por la venko mi esperas, Sed nenion mi oferas, Mi ne estas ja bankisto, Estas mi esperantisto. Se baraktas en la krizo La movado, organizo Helpas mi nur per rezisto, Estas mi esperantisto. Post la mort' ĉe tombo mia Staros “rondo familia”. Nekrologos ĵurnalisto: “Estis li esperantisto”. ★