RADIO-RAKONTO
世界语故事广播 (较慢速度 以便初学者收听)
« Forgesemo »{健忘}
Du maljunaj geedzoj iras al kuracisto kaj ŝi plendas pri forgesemo de sia edzo. La kuracisto zorge esploras lin kaj fine diras:
— Nenion misan mi sukcesis trovi en li! Temas pri normala memor-perdo, kiu okazas al grand-aĝuloj. La sola solvo estas skribi la aferojn farotajn, por ne forgesi ilin.
La geedzoj revenas hejmen, sidiĝas kaj ekfunkciigas la televidilon. La edzino diras al la edzo:
— Kara, bon-volu iri al la kuirejo kaj alporti por mi du pecojn da glaciaĵo… sed unue skribu tion sur papero por ne forgesi.
La edzo respondas kolere:
— Kial mi bezonus skribi tiel simplan aferon? Mi bone memoras: du pecojn da glaciaĵo.
Kaj li sin direktas al la kuirejo. Dume, la edzino vokas lin:
— Jes… kaj kovru la glaciaĵon per ĉokolado. Sed skribu ĉion, ĉar male vi forgesos.
— Kial mi forgesus? Jen: du pecojn da glaciaĵo kovritajn per ĉokolado.
Kiam la viro jam eniris la kuirejon, la edzino revokas lin:
— Karulo, aldonu ankaŭ kelkajn pecojn da fruktoj. Ĉu vi skribis ĉion?
— Mi ne estas stulta! Ĉion mi memoras: la glaciaĵon, la ĉokoladon kaj la fruktojn.
La virino plu rigardas la televidilon. Dek minutoj pasas… dek kvin… dudek… Post duonhoro revenas la edzo, portante teleron kun du ovoj, kiujn li prezentas al sia edzino. Ŝi tre koleriĝas:
— Ĉu mi ne petis vin skribi la aferojn, ĉar male vi forgesus? Nu, kie estas la pano?
★