世界语故事广播 Kiel antaŭ-diri veteron{预知天气}

世界语故事广播 Kiel antaŭ-diri veteron{预知天气}

2018-08-26    06'21''

主播: E-isto Jiĉino

257 5

介绍:
RADIO-RAKONTO 世界语故事广播 (较慢速度 以便初学者收听) « Kiel antaŭ-diri veteron » ★ Indiĝenoj iras al sia estro kaj demandas lin: — Alt-estimata estro, ni bezonas scii, kiom malvarma estos la venonta vintro, por ke ni komencu kolekti brul-lignon. La Indiĝen-estro pri-pensas la aferon dum iom da tempo kaj fine diras: — Lasu min sola, por ke mi povu demandi la Grandan Spiriton. Kiam la Indiĝenoj eliras el la domo de sia estro, li telefonas al la veter-servo: — Bon-volu informi, kiom malvarma estos la venonta vintro… La oficisto respondas: — Nu… ĉio montras, ke la venonta vintro estos iom pli malvarma ol ordinare. — Ĉu vere? — diras la estro. —Dankon! — Kaj li tuj ekkrias al la ceteraj indiĝenoj: — Komencu kolekti brul-lignon tuj, ĉar ni spertos tre malvarman vintron! Kaj la tuta indiĝenaro kolektadas lignon dum pluraj semajnoj. Fine, jam lacaj, ili iras al sia estro kaj demandas lin: — Alt-estimata kaj saĝa estro, ĉu la ligno kolektita sufiĉos? La estro pri-pensas sian respondon kaj denove diras: — Lasu min sola, por ke mi povu demandi la Grandan Spiriton. — Li denove telefonas al la veter-servo: — Bon-volu informi, ĉu la venonta vintro estos tre malvarma… — Jes, ni refaris niajn kalkulojn, fakte ĝi estos multe pli malvarma ol ordinare. La estro tre maltrankviliĝas kaj kolere ekkrias al siaj sub-uloj: — Tiom da ligno tute ne sufiĉos! Vi bezonos kolekti almenaŭ la trioblon! Kaj la indiĝenoj kolektas, kolektas, kolektas… Post unu monato da sen-ĉesa kolektado, lacegaj, ili reiras al sia estro kaj, preskaŭ plorante, plendas: — Alt-estimata, saĝega kaj amata estro, ni estas tiel lacaj, ke ni ne sukcesas kolekti eĉ unu plian ligno-pecon! Kompatu nin! Ĉu nun la kvanto sufiĉos? La estro elirigas ilin kaj unu plian fojon telefonas al la veter-oficistoj: — Bon-volu informi, ĉu la antaŭ-diro pri la vintro ankoraŭ estas vera… — Bedaŭrinde ne… ĉio klarege montras, ke la venonta vintro estos sen-dube la plej forta en la lastaj cent jaroj! La estro timegante ekkrias: — La Granda Spirito gardu nin de tia malfeliĉo! Sed… kiel vi scias? Kiel vi povas esti tiom certaj? Kaj la oficisto trankvile respondas: — Facile… Indiĝenoj jam de multaj monatoj kolektadas brul-lignon kiel frenezuloj! ★