世界语故事广播 Mia urbo {我居住的城市}

世界语故事广播 Mia urbo {我居住的城市}

2018-08-29    03'27''

主播: E-isto Jiĉino

271 3

介绍:
« Mia urbo » ★ La nomo de mia urbo estas Wrocław. Ĝi estas en okcident-suda parto de Pollando. Oni parolu la vorton Wrocław kiel “vrocŭav”. La literon c oni parolu kiel esperanta c – ne kiel k ! La germana nomo de la urbo estas Breslau, ĉeĥa nomo – Vratislav. Kaj en Esperanto ĝi nomiĝas Vroclavo. La urbo estas malnova. La historio pri la urbo estis skribite unuafoje en la jaro 1000. Tiam la unua katolika episkopo ek-okupis sian oficon en la urbo. Dum jar-centoj la urbo estis parto de multaj ŝtatoj: Pollando, Ĉeĥio, Hungario. Aŭstrio, Prusujo, Germanio kaj ree Pollando. Dum la Dua Mondmilito la urbo estis multe damaĝita sed nun ĝi jam brilas denove per siaj malnovaj kvartaloj. Multaj turistoj vizitas mian urbon kaj mi esperas ke ankaŭ Vi iam venos ĉi tien. Oni povas gastiĝi ĉe hotelo kun kvin steloj aŭ simplaj gastejoj. Oni povas promeni tra la urbo piede, per tramo, per aŭtobuso, oni povas lui aŭton… Mi loĝas en Vroclavo jam 59 jarojn – plej-parton de mia vivo. Venu kaj ĝuu la amikeman urbon! ★