世界语故事广播 Bestoj en la domo{动物乐园}

世界语故事广播 Bestoj en la domo{动物乐园}

2018-09-09    04'08''

主播: E-isto Jiĉino

699 4

介绍:
« Bestoj en la domo » ★ Apud la ĉefurbo estas malgranda vilaĝo, kaj tie, en bela domo loĝas Karla kaj Paŭlo. Ili ne estas junaj kaj ne estas maljunaj. Ili estas mezaĝaj. En la domo vivas ankaŭ bestoj. Ili estas bon-kondutaj kaj obeemaj. En la korto, en malgranda ligna dometo vivas la hundo. Ĝi estas nigra, saĝa kaj trankvila. Vivas tie ankaŭ kato, ĝi estas blanka kun grizaj partoj, maldika , bela kaj lerta. La kato foje estas en la ĉambro, foje en la kuirejo, foje en la ĝardeno, foje neniu scias, kie ĝi estas. En la domo vivas ankaŭ papago. La papago kutime estas en la ĉambro. Ĝi estas ruĝa, blua, flava kaj verda, ĝi foje parolas. Karla kaj Paŭlo eble ne scias, sed en la domo vivas ankaŭ musoj: du malgrandaj, grizaj musoj. Ili estas junaj kaj tre viglaj. Nun Karla kaj Paŭlo ne estas hejme. Ili laboras en la urbo. Kaj kion faras la bestoj? Terure! La hundo estas en la ĉambro kaj kuŝas sur la lito.Ĝi dormas trankvile sur la blanka kovrilo. La papago staras sur la tablo en la kuirejo kaj manĝas. Antaŭ la papago estas bongusta kuko kaj freŝaj vinberoj. La du musoj estas en la tablo, en la ĉambro. Ili estas en la tir-kesto de la tablo. En la tirkesto estas ankaŭ libroj. Kion faras tie la du musoj? Ĉu ili legas la librojn? Kaj kie estas la kato? La kato staras sur la ŝranko, inter du belaj, multekostaj, vazoj kaj rigardas la tablon, kiam la du musoj eliros el ĝia tirkesto. ★