世界语故事广播 Se nia planedo estus vilaĝo{地球村}

世界语故事广播 Se nia planedo estus vilaĝo{地球村}

2018-09-16    05'00''

主播: E-isto Jiĉino

205 4

介绍:
« Se nia planedo estus vilaĝo » traduko de Mireja Corubu voĉlegado de Emilio Cid ★ Se nia planedo estus vilaĝo, kun 100 loĝantoj estus: 59 Azianoj 14 Afrikanoj 14 Amerikanoj 13 Eŭropanoj. Inter kiuj estus 51 virinoj kaj 49 viroj, kaj 50 infanoj dek kvin-subaĝaj. Dudek personoj, nur viroj, posedus okdek elcentojn de la vilaĝo kun ties riĉaĵoj. Nur unu virino posedus propran bienaĵon. Inter kvin kaj ses virinoj jam estus suferintaj pro seksa perforto. Kvardek du personoj neniam trinkus akvon trinkeblan. Kvindek vivus en la vilaĝo kaj la cetero en la kamparo. Tridek tri loĝantoj estus travivantaj en armita perforta konflikto, inter kiuj dudek tri estus virinoj. Kvin viroj kaj unu virino profesius militiste aŭ policiste aŭ ĝendarmiste. Kvin infanoj laborus sklave kaj unu knabineto servus dommastrine sen salajro. Sesdek personoj scipovus kaj legi kaj skribi kaj kalkuli, kaj kvardek estus viroj. Kvindek loĝantoj povus ricevi sanhelpon. Dudek povus komputilumi kaj inter ili dek kvin alirus Interreten. Unu loĝanto estus “riĉulo” tiel estas: posedanta pli da havaĵoj ol necesaj por vivteni sin kaj siajn familianojn. Li posedus kvindek elcentojn de la vilaĝo kaj ties riĉaĵoj. Okdek personoj estus religianoj, inter kiuj kvardek praktikus sian religion ĉu perpreme ĉu prokulture. Kvin praktikus sian religion kun konsekvencaj riskaj vivkondiĉoj. La biblioteko de la vilaĝo estus alirebla nur al dudek kvar loĝantoj, la eniro estante malpermesata al la aliaj. Kinejo estus vizitadita po unu persono semajne, ĉiam fare de la sama persono. Elektro estus malŝaltata dum kvindek elcentoj de la tempo kaj tridek personoj malŝparus naŭdek elcentojn de la vilaĝaj rimedoj, naturaj kaj energiaj. Kaj tiel plu kaj tiel plu…nur iomo por repensi la perspektivon de onia vivo inter aliaj vivoj sur ĉi tiu planedo. ★