世界语之声 La Bulonja Kongreso{第一届国际世界语大会}

世界语之声 La Bulonja Kongreso{第一届国际世界语大会}

2018-11-08    03'42''

主播: E-isto Jiĉino

278 2

介绍:
« La Bulonja Kongreso » ★ Komence de la dudeka jar-cento, esperanto estis preskaŭ nur skriba lingvo: oni parolis ĝin mal-multe, kaj nur en la rusa imperio. Parolaj kontaktoj inter homoj el diversaj nacioj, per uzado de esperanto, en okcidento, estis rigardataj kiel io eksterordinara, kiu nepre altiris la atenton de la gazetaro. Post la sukcesa vizito de du rusaj kaj unu sveda esperantisto al Francio, la esperantista grupo en Le Havre pli klare eksentis la valoron de parola komunikiĝo per neŭtrala internacia lingvo, kaj decidis mem provi la parol-eblecon de esperanto. En somero 1903, ĝi invitis kelkajn anglajn kaj unu ĉeĥan esperantiston al publikaj kunsidoj en esperanto.  La atingita sukceso plenigis per fervoro la grupon kaj kuraĝigis alian mar-bordan grupon, en Calais, en aŭgusto 1904, okazigi kongreseton en Calais kaj Dover, kun 120 eksterlandaj invititoj, ĉefe el Anglio, sed ankaŭ el Belgio, Germanio kaj Bohemio. En tiu renkontiĝo, Alfred Michaux, el Bulonjo, konfirmis inviton al la kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro, por la jaro 1905, kun la celo provi kaj montri al la mondo, ke esperanto taŭgas kiel parola internacia komunikilo. La Bulonja Kongreso sukcese okazis, de la 5ª ĝis la 13ª de aŭgusto 1905, kun 688 kongresanoj. ★ Floriano Pessoa – Brazilo. Voĉlegis Emilio Cid Dankon pro via aŭskultado !