世界语之声 Kiel progresi en la uzado de Esperanto?{如何使用好世界语}

世界语之声 Kiel progresi en la uzado de Esperanto?{如何使用好世界语}

2018-11-11    04'02''

主播: E-isto Jiĉino

288 4

介绍:
« Kiel progresi en la uzado de Esperanto? » ★ Post la fino de la unua kurso, multaj novaj Esperantistoj sentas, ke nia lingvo ne estas tiel facila, kiel oni diras, kaj ili demandas, kion fari por rapide progresi en la uzado de la lingvo. Mi ĉiam respondas: la sekreto estas: legi ĉiu-tage kaj ofte mal-fermi la vortaron. Post kiam vi jam bone komprenis la legaĵon, tiam relegu la paĝon laŭte, kun atento pri ĝusta elparolo. Tio faciligos la interparolon kun aliaj Esperantistoj, poste. ② Sed… kion legi? Kompreneble, oni devas elekti bonajn aŭtorojn . Ekzistas bonaj aŭtoroj, kiuj verkis interesajn lego-librojn por komencantoj. Unu el ili estas la klasika pola verkisto Kabe. El lia “Unua lego-libro” mi prezentas al vi mal-grandan historieton: Sinjorino Rothschild Maljuna sinjorino Rothschild, la patrino de la potenca kapitalisto , atingis la aĝon de naŭdek ok jaroj; ŝia rimarkinda spriteco kaj neordinara inteligenteco konserviĝis ĝis ŝia morto. Dum sia lasta malsano, ĉirkaŭita de la tuta familio, ŝi diris al la kuracisto per petega tono : - Kara doktoro, provu fari ion por mi. – Sinjorino, kion mi povas fari? Mi ja ne povas re-junigi vin. – Ne, doktoro, mi ne deziras esti ree juna, mi deziras daŭrigi mal-juniĝi. ★ Paŭlo Sergio Viana – Brazilo – verkis kaj voĉlegis Dankon pro via aŭskultado !