« Movi. Kanti. Revo. »
★
La grandega grupo Google kaj Cirque du Soleil (Cirko de la Suno) montris novan projekton kies nomo estas en Esperanto.
La nomo estas “Movi. Kanti. Revo“. La prezentado volas elmontri la novan tri-dimensian labor-manieron de la interreta navigilo Google Chrome. Temas pri sperto por la sentoj, kiu esploras novan formon por navigi en la komputila mondo.
La parto-prenantoj sekvas misteran gastigantinon kaj uzas signojn kaj sonojn por navigi en la ĉirkaŭaĵo kreita de la cirka grupo. La retejo uzos senteman teknologion por kapti la movojn. Nek Google, nek Cirque du Soleil parolis pri la utiligata teknologio. Oni ankaŭ ne klarigis la kialon de la elekto de nomo en Esperanto.
La publikigo okazos en Septembro.
★
Dankon pro via aŭskultado !