世界语歌曲 Ludoviko » el la kompaktdisko Ni tostu la verdan fortunon de Georg Handzlik +混音版
« Ludoviko »
E-teksto Georgo HANDZLIK
Kantas Georgo HANDZLIK
Teksto:
★
Refreno:
Mi volas danki vin, sinjoro Ludoviko,
Mi volas danki vin per ĉi tiu kant' .
Mi volas danki vin maljuna kuracisto,
Mi volas danki vin, Doktoro Esperant' .
Pro “verda koro” de Julio,
“Streĉita Kord” de Koloman' .
Pro la kongres' en Varsovio,
Pro renkontiĝo kun japan' .
Pro la amikoj el Francio,
El Germanio kaj Kanad'
El Itali' kaj Hungario,
Pro belulin' el Leningrad' .
Pro juna negro - komencanto,
Kortuŝa franca melodi' ,
Ĉar ĉio dank' al Esperanto,
Ĉar ĉio Majstro dank' al vi.
★