世界语歌曲 Malantaŭ la kurtenoj {木偶戏}  (附歌词)

世界语歌曲 Malantaŭ la kurtenoj {木偶戏} (附歌词)

2019-01-02    04'20''

主播: E-isto Jiĉino

271 3

介绍:
世界语歌曲 Malantaŭ la kurtenoj {木偶戏} (附歌词) » el la kompaktdisko Procesio multkolora de Kajto « Malantaŭ La Kurtenoj » Teksto Nanne KALMA Muziko Nanne KALMA Kantas Kajto Teksto: ★ Tuj kiam eksonas la muziko denove ekstaziĝas la publiko La pupoj sin prezentas, jen silente, jen temperamente Per la magio de siaj marionetidoloj sorĉinfluiĝas la popolo La pupoj ĝin kondukas al tranco, per impeta danco Ne gvidate per la trupa veterano Ne direktate per lia virtuoza mano La kunludistoj demonstras kun certeco sian kapablecon Kun sento de respondeco sian kompetentecon Sole sidante malantaŭ la kurtenoj Allogate per kresĉenda ĝojkriad' Rezistas la ludisto de la renoma arlekeno La deziron sin manifesti per denova pupludad' Post la spektakla apoteozo, post la finala grandiozo La spektantoj tute impresite postrestas imponite La artistoj siavice kontentigite adiaŭas kortuŝite Sole sidante malantaŭ la kurtenoj Allogate per kresĉenda ĝojkriad' Rezistas la ludisto de la renoma arlekeno La deziron sin manifesti per denova pupludad' (Refreno 2-foje) ★