世界语歌曲 La Beleco {美好} (附歌词)

世界语歌曲 La Beleco {美好} (附歌词)

2019-03-11    04'13''

主播: E-isto Jiĉino

147 0

介绍:
世界语歌曲 La Beleco {美好} (附歌词) » el la kompaktdisko Pli ol neniu de Martin kaj la Talpoj « La beleco » Teksto Martin Wiese Muziko Martin Wiese Kantas Martin & la talpoj Teksto: ★ Mi sentas la ĉeeston de l' komenco kaj la fin' Kiam mi vagadas en Helsinko aŭ Berlin Viviga malsterilo, foresto de la prem' La sento de trankvilo dum mi estas nur mi mem Mi legas la mesaĝon de afiŝ' en stratangul' Mi transiras en la kaĝon novaj revoj por revulo Refreno: La beleco de malpur' Kaj la fendoj en la mur' Loko por la alispec' Malperfekto kaj eblec' Revenante hejmen mi rigardas ĉirkaŭ mi Mi vidas la fasadojn kun perfekta harmoni' Ne gravas kiel zorge observadas la okul' Troviĝas nek raspaĵo, difekteto aŭ makul' Sed mi pensas ke makulo foje povas resti sem' Kiu kreskos kun beleco, freŝaj branĉoj kaj vivem' Refreno Kaj en la ombroj vivas kaj en mallum' aktivas Alternativ' Kaj de l' subgrundo sonas La kampon mi rekonas Plenan je viv' ★