世界语歌曲 Minora blus {伤感布鲁斯} (附歌词) » el la kompaktdisko Nia urbet’ festas verdan someron de Korotenko
« Minora Blus »
Aŭtoras Pavel KOROTENKO
Teksto:
★
Minora blus
super la nokto sonas..
Trapasis pluv',
sonoj en flako dronas.
Sidas mi nun
apud la fen……estro
graveda lun'
estas nun mia estro.
Ploras gitar',
iu apude kraĉas.
Mia najbar'
pensas pri mi “hundaĉo”.
Mi kantas blus',
bluson de nokta luno.
Alvenis muz'
kaj min perbluse punas.
Ĉu estas senc'
en tiu ĉi muzbeno?
Mia parenc'
pensas pri mi: “Kreteno!”
Mi kantas blus',
bluson de luno flava.
Tiu ĉi blus'
min de sopiro savas.
vin de sopiro savas.
nin de sopiro savas.
★