世界语歌曲 Liza pentras bildojn {丽莎绘画} (附歌词)

世界语歌曲 Liza pentras bildojn {丽莎绘画} (附歌词)

2019-06-25    03'00''

主播: E-isto Jiĉino

159 1

介绍:
世界语歌曲 Liza pentras bildojn { 丽莎绘画} (附歌词) » el la kompaktdisko Sed estas de Persone « Liza Pentras Bildojn » Kantas Persone Teksto Martin kaj Bertilo Muziko Martin Teksto: ★ Longe for de mia mond' Mi portiĝis per etera ond' Al loko stranga tre Fore de l' amika rond' Plene je demandoj sen respond' Kaj motorpane' Marso aŭ Aldebaran' Stelo sen samidean' Vere mankis ies akompan' Liza ĉiam volis pentri bildojn Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu' Kaj mia farbskatol' Perdiĝis kun la vol' Sed Liza pentras bildojn daŭre plu Mi promenas dum vesper' En la poŝ' bileto kaj moner' Por subteni min Estas sur la tuta ter' Unu nur kun ĝusta karakter' Por kompreni min Ĉu kritiko aŭ admon' Ĉu ideo aŭ propon' Vi kontaktu min per telefon' Liza ĉiam volis pentri bildojn Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu' Kaj mia farbskatol' Perdiĝis kun la vol' Sed Liza pentras bildojn daŭre plu Eble mi jam sciis de komence Eble malgraŭ ĉio pravis mi… Liza ĉiam volis pentri bildojn Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu' Kaj mia farbskatol' Perdiĝis kun la vol' Sed Liza pentras bildojn daŭre plu Verŝajne Liza pentras bildojn daŭre plu ★