世界语歌曲 Sud-Aŭstralio {去南澳大利亚} » (附歌词/歌单) de la grupo Ewe-Calyptus el la kompaktdisko Unu voĉo
« Sud-Aŭstralio »
Muziko aŭstralia popolkanto
MIDI sud-auxstralio.mid
Teksto:
★
Sud-Aŭstralio naskis min
Hisu ho, haŭlu ho,
Nostalgio vokas min
Al Sud-Aŭstralio.
Refreno:
Hisu ho, maristoj vi,
Hisu ho, haŭlu ho,
Hisu ho, kantadas mi
Al Sud-Aŭstralio.
Jen bona ŝip' kaj ŝipanar',
Hisu ho! Haŭlu ho!
Min konduki trans la mar'
Al Sud-Aŭstralio.
Refreno
Laŭ ĵurpromes' la amatin',
Hisu ho! Haŭlu ho!
Ĉe l’haven' atendos min
En Sud-Aŭstralio.
Refreno
Laŭ Kab' Korn' velveturos ni,
Hisu ho! Haŭlu ho!
Preĝu por la zorg' de Di'
Al Sud-Aŭstralio.
★