世界语歌曲 Komencantoj {初学者} (附歌词) » el la kompaktdisko Amanta Lando el la kolekto Oraj Kantoj 2
« Komencantoj »
Teksto A. Belov
Muziko Vladimir Soroka
Teksto:
★
La unuan lecionon jam komencis kursgvidanto.
Komencantoj lin aŭskultas kun tre granda interes'.
Flanke sidas prezidanto, nia kara prezidanto
Kaj rigardas komencantojn kun espero kaj kares'.
Refreno:
Komencantoj, komencantoj,
Bone lernu Esperanton
Kaj akiros vi amikojn
En la land' Esperantuj'.
Ni ja iam ankaŭ estis nur timemaj komencantoj,
Sed malfortaj ni ne estis - tiam juna estis kor'.
Kaj ĝis nun ni kantas kantojn, tiujn la plej glorajn kantojn
La unuan lecionon ĉiu gardas en memor'.
Baldaŭ iĝos vi la samaj spertaj gesamideanoj
Kaj la vasta verda mondo estos via por ĉiam'.
Plivastiĝu nia rondo! Plifortiĝu niaj vicoj!
Por fidelaj geamikoj Esperanto estu am'.
Auxtora redakcio de la dua strofo:
Ni ja iam ankaŭ estis nur timemaj komencantoj,
Sed malfortaj ni ne estis - tiam junaj estis ni.
Kaj ĝis nun ni ŝatas kantojn, tiujn la plej belajn kantojn.
La unua leciono ŝajnas rava simfoni'.
★