世界语歌曲 La virbovo kaj la luno {公牛与月亮} (附歌词) » el la kompaktdisko Jomo friponas de Jomo
« La Virbovo kaj la Luno »
Aŭtoro A. SARMIENTO kaj C. CASTELLANOS
E-teksto JoMo
Kantas JoMo
La originala versio nomiĝas “El toro y la luna” kaj la plej famaj kantantoj de ĉi tiu kanto estas la grupo “Gipsy Kings” kaj kantisto “Joselito”. --- Ricardo Dias Almeida
Teksto:
★
La luno sin estis kombanta
En la spegulo rivera
Virbovo ĝin estis gvatanta
En milda nokto somera
Kiam venis la blanka mateno
Malaperis la luno de fluo
La virbovo kiel en areno
Rekte ŝturmis antaŭen kun bruo
Refreno:
La virbovo kiu ekamis la lunon
Kaj forkuras dum la nokto el bovej'
La odora papaveto kaj la pruno
Jen parfumas la kamparon bone plej.
Rosmareno de montaro al rand' de river'
La steletoj ĝin nun banas en arĝenta koloro
La virbovo kuraĝega kaj de brava genero,
Memoraĵojn de la luno konservas en la kor'
La luno dum nokto alvenas
El la profund' infinita
Virbovo ĝin gvatas kaj splenas
Inter la branĉoj kaŝita
En la mezo de riverspegulo
Dum la luno en dormo nun spiras
La virbovo kiel gvardiulo
Ĝin rigardas kaj triste sopiras
★