世界语歌曲 Ni vojaĝas {我们去旅行} (附歌词) » el la kolekto Oraj Kantoj-2 el la kompaktdisko Amata Lando
« Ni vojaĝas »
E-teksto Vytautas ŠILAS
MIDI ni_vojagxas.mid
Plej ofte tiu ĉi kanto sonas dumvoje al renkontiĝoj.
Teksto:
★
Am
Ni vojaĝas, ni serĉas ĝojon,
A7 Dm
malproksimo logas nin.
(Dm) Am
Longan, longan ni faris vojon,
E7 Am
ne videblas ĝia fin',
A7
fin', fin', fin'. (2-foje)
Bonaj ŝuoj - kaj perpiede
atingeblas terpolus'.
Kiam paŝi fariĝas tede,
taŭgas samdirekta bus'… (2-foje)
Mankas tempo - do ploru mono,
radoj frapas pro enu'.
Ni veturas en vagono,
trajna bru' kaj tiel plu… (2-foje)
Urboj preter fenestroj kuras,
kantas gaja kompani'.
Vi komprenis, ke ni veturas
al tendaro tiu ĉi… (2-foje)
Ni vojaĝis, ni trovis ĝojon,
ĉar ni serĉis kun obstin'.
Kiu estis tendare fojon,
ĉiam rememoros ĝin… (2-foje)
★