世界语歌曲 Tri stratoj {三条街} (附歌词)

世界语歌曲 Tri stratoj {三条街} (附歌词)

2020-01-29    04'04''

主播: E-isto Jiĉino

235 3

介绍:
世界语歌曲 Tri stratoj {三条街} (附歌词) » el la kompaktdisko Tohuvabohuo de Kajto « Tri Stratoj » W. Auld & N. Kalma Kantas Kajto Teksto: ★ Ĉe Strato de l'Foko mi trovis knabinon Mi trovis knabinon ĉe Strato de l'Fok' Kaj min ŝi brakumis kaj premis sur sinon Kaj tiel la fiŝon trapikis la hok' Ej-la! Ej-la! fiŝo kaptita Ej-la! Ej-la! turniĝu kapstan' Virin' estas bela, virin' estas spita Maristo edziĝas laŭ vol' de Satan' Ĉe Strato de l'Vento mi trovis tavernon Mi trovis tavernon ĉe Strato de l'Vent' Mi versis cisternon en mian internon Por kio krom tio valoras arĝent' Ej-la! Ej-la! drinku abunde Ej-la! Ej-la! turniĝu kapstan' Ja drinku dimanĉe, soifos vi lunde Kaj rumon ne donos al vi kapitan' Ĉe Strato de l'Jaro mi trovis postenon Mi trovis postenon ĉe Strato de l'Jar' Post unu monato mi nuptis sirenon Tre baldaŭ denove mi velis sur mar' Ej-la! Ej-la! kara sireno Ej-la! Ej-la! turniĝu kapstan' Sur maro mi havas malpli da ĉagreno Tro pika la lango, tro peza la man' ★