世界语歌曲 Ĉe via dekstra genuo (附歌词) el la kompaktdisko Procesio multkolora de Kajto
« Ĉe Via Dekstra Genuo »
Teksto Poul THORSEN
Muziko Nanne KALMA
Kantas Kajto
Teksto:
★
La ritmo por ludado estas 3:4. --- Ricardo Dias Almeida
Em
Ek al la vino nun, mia amiko
B7
Levu la glason, eksonu muziko
Se vere la dioj amas al Homo
Am D B7 Em
Ni helpu al ili per tosto-propono
D
Aja! Nun gaja
B7 Em
Aja! Nun gaja
Am D G Em
Versu memore al ne-ĉeestantoj
D B D#º Em
El nobla vino kaj el novaj kantoj
D Am G D
Donu al mi unu lokon, kara
Am Bm Em
Ĉe via dekstra genuo
D Am G D
Dronu forgese la tempo amara
Am Bm D#º Em
En duopa drinko, duobla ĝuo
Bm B7 Em
Ĉe via dekstra genuo
Ek al la ino nun, mia amiko
Glaso fragila pro ŝia maldiko
Glata kaj frida, interne brulante
Kisita de multaj, sed pura konstante
Aja! Nun gaja
Spite al fundo fendita, rompebla
Vivu Vitr-ino eterne malfebla
Ek al la kanto nun, mia amiko
Jam pli fortikas nia fortiko
Vino kaj ino kaj kanto kondensas
Ĉu la forestuloj tutsame potencas?
Aja! Nun gaja
Mia statuo surtombe perfekta
Montru almenaŭ min tie erekta
Donu al mi unu lokon, kara
Ĉe via dekstra genuo
Dronu forgese la tempo amara
En duopa drinko, duobla ĝuo
Ĉe via dekstra genuo
★