世界语歌曲 La knabino {小女孩} (附歌词)

世界语歌曲 La knabino {小女孩} (附歌词)

2020-05-06    04'00''

主播: E-isto Jiĉino

316 1

介绍:
世界语歌曲 La knabino {小女孩} (附歌词) el la kompaktdisko Tohuvabohuo de Kajto « La Knabino » Teksto Nanne KALMA Kantas Kajto Teksto: En la koridoro troviĝas knabino Kun malhelaj okuloj kaj nigra harar' Ŝajne ŝi vagas sen cel', sen destino Nekonscia pri la kriado de la festantar' Ekster la pordo hezitas knabino La sojlo por ŝi ŝajnas altega bar' En siaj manoj tremas mandolino La konfrontadon ŝi timas kun la aŭskultantar' Venu, venu, do venu knabino Eniru la ĉambron por ĝuigi nin Venu, do venu, eniru ĉarmulino Por nin amuzigi per la mandolin' En la pordfosto staras knabino Ŝi vere similas ĉaspelita animal' En la salono kantas la patrino Akompanata de la patro per lia cimbal' En la festejo konfuziĝas knabino Por ŝi la festeno estas vera koŝmar' Tie sur la tablo dancas la fratino Akompanata de sia frato per lia gitar' Venu, eniru, ne timu karulino Kantu duvoĉe kun via patrin' Venu, ne ploru, trankviliĝu belulino Vi montriĝu al ni kiel via fratin' En la koridoro ploras knabino Finfine aperas la konata parencar' La familio retiriĝis tuj post la festkulmino Kaj nun reiras al ŝia loko sub la ŝtupar' Eŭropo, ĉu vi estas kontenta Pri via loĝantar' Eŭropo, kion vi opinias Pri de la parko la prizorgad' ●