世界语歌曲 La Bambo〈墨西哥传统歌曲〉(附歌词) » el la kompaktdisko JoMo friponas
« La Bambo »
Tradicia kanto de Meksiko
E-teksto M. Zocato
MIDI midi
Teksto:
Por dancadi la bambon
Por dancadi la bambon
necesas jeno: kulereto da ĉarmo,
kulereto da ĉarmo kun petolemo.
Al la supro, la supro…
Al la supro, la supro,
alvenos mi,
kaj fariĝos maristo,
kaj fariĝos maristo
se volas vi.
se volas vi.
se volas vi.
Refreno:
Dancu la bambon, dancu la bambon (2 pliajn fojojn)
Por atingi ĉielon,
Por atingi ĉielon,
necesas lerto, kune kun ŝtuparego,
kune kun ŝtuparego kun suplemento.
Al la supro, la supro…
Al la supro, la supro,
alvenos mi,
kaj fariĝos maristo,
kaj fariĝos maristo
se volas vi.
se volas vi.
se volas vi.
Refreno
Hejme ĉiuj min taksas
Hejme ĉiuj min taksas
naiva viro, ĉar mi vere galantas
ĉar mi vere galantas al junulinoj.
Al la supro, la supro…
Al la supro, la supro,
alvenos mi,
kaj fariĝos maristo,
kaj fariĝos maristo
se volas vi.
se volas vi.
se volas vi.
Refreno
Se vi plu, se vi plu piruetos,
la ĉapelon mi demetos kaj surmetos.
●