世界语歌曲 Hejmo {家} (附歌词) » de Rafael Milhomem Kantas Karliene Araújo
« Hejmo »
Muziko Rafael Milhomem
Esperanta teksto Marjorie BOULTON
Tipo adapto
Kantas Karliene Araújo
Teksto:
Junaj geedzoj ĝin aĉetis.
Ŝi kudris; li ĉarpentis.
Ligno kaj ŝtofo ordigite netis,
kaj meblo ŝajnis amosigno.
Ili vivadis pene, ŝpare,
sed ĝoje, kreis sian neston,
revadis pri la hejmo pare,
kaj prifieris tolokeston;
tapetis murojn, plantis florojn,
preparis robojn por la tria -
kiu alportis ja laborojn,
sed igis hejmon ĝojradia.
Pli da infanoj; pli da penoj;
da maltrankvilo, kaj sufero;
pli da laboroj, pli da benoj,
da estonteco kaj espero.
Mebloj akiris siajn mitojn;
infanoj kreskis; ili kreis
proprajn memorojn, etajn ritojn;
mezaĝa paro jubileis –
bombo detruis dum sekundo
rikoltajn dudekkvin septembrojn,
kaj lasis sur malpura grundo
nur meblopecojn, sangajn membrojn.
●