世界语歌曲 Ni estas aŭstralianoj {我们都是澳大利亚人} (附歌词)

世界语歌曲 Ni estas aŭstralianoj {我们都是澳大利亚人} (附歌词)

2021-09-23    03'45''

主播: E-isto Jiĉino

251 2

介绍:
世界语歌曲 Ni estas aŭstralianoj {我们都是澳大利亚人} (附歌词) » el la kompaktdisko Unu voĉo « Ni estas aŭstralianoj » Muziko aŭstralia popolkanto MIDI ni_estas_auxstralianoj.mid Teksto: Mi venis el sonĝtempo el la polva ruĝa ter', Estas mi la pasinteco gardita kun fier'. La invadantojn vidis mi de sur la kliforand', Sennombrajn jarojn mi loĝadas en ĉi tiu land'. Refreno: ▎Unu grup', sed multaj gentoj de ĉiu ▎land' alvenis ni tien ĉi, ▎Kaj kantas ni, per unu voĉo ▎“Estas aŭstralianoj ĉiuj ni.” En ŝip' por kondamnitoj venis mi de trans la mar', Sub la vipo mi kultivis la teron de l’kampar'. Mi estas esploranto, bienulo kaj urban', Krimul’ kaj liberul', fariĝis mi aŭstralian'. Refreno Mi estas Keli ¹⁾ la bandito, estas mi aŭtor', Pionira laboristo, kantisto kaj aktor'. Mi estas Namatĵiro la pentrist' kun mondofam', Valsigas mi Matildan, estas mi aŭstralian'. Refreno Mi estas la dezerto kaj la nigra riĉa grund', Estas mi la montoj, valoj, sekeco kaj inund' Mi estas la ĉielo kaj la vasta panoram', La koro de l’ nacio, estas mi aŭstralian'. Refreno 1) Ned Kelly ĉevalŝtelisto kaj bankrabisto ●