世界语歌曲 Virinoj de Brisbano {布里斯班的女人们} (附歌词)

世界语歌曲 Virinoj de Brisbano {布里斯班的女人们} (附歌词)

2021-10-14    02'14''

主播: E-isto Jiĉino

259 3

介绍:
世界语歌曲 Virinoj de Brisbano {布里斯班的女人们} (附歌词) » el la kompaktdisko “Unu voĉo” de la grupo Eŭkalipto « Virinoj de Brisbano » Muziko aŭstralia popolkanto MIDI virinoj_de_brisbano.mid Teksto: Adiaŭ al vi, Brisbanaj virinoj, Adiaŭ al ĉiu Tuŭon-belulin';¹⁾ Ni vendis la brutojn kaj norden veturos, Sed esperas ke baldaŭ revidos ni vin. Sakrados ni kiel tipaj brutistoj, Sakrados ni dum rajdos ni for de l' mar'; Ĝis fine aperos Aŭgatela bieno Trans la seka vasteco de l’ Kvinslanda kampar'. Ni haltos ĉe urb' post taga veturo, Kaj en la gastej' drinkos ni kun fervor'; Ni ĝuos la ĉarmojn de l’ publikulinoj. Je l’ matena krepusko ekrajdos ni for. Do levu la glasojn al la virinoj, Kaj kantu “Ĝis la, ĉiu ajn tie ĉi. Kaj se iam venos vi al la bieno, Nia reamikiĝo tre plaĉos al mi. ¹⁾ Toowong = antaŭurbo de Brisbano. ●