世界语歌曲 Mastiku la fendojn {填补裂缝} (附歌词) » el la kompaktdisko “ Tekniko kaj arto ” de Johannes Mueller
Mastiku la fendojn 3:57
Teksto:
Mastiku la fendojn en viaj muroj
Mastiku la fendojn en la plafono
Mastiku la fendojn ĉie en la vivo
Multe tro da akvo jam enfluis
Mastiku la fendojn en via amikaro
Mastiku la fendojn en viaj amrilatoj
Mastiku la fendojn ĉie en la vivo
Multe tro da akvo jam enfluis
Fendoj revenadas
Kaj daŭre mastikendas
denove kaj denove kaj denove
Ni daŭre laboradas
Ĉu postkurado indas
senpove senpove kaj senpove
Lasu la fendojn en viaj ideoj
Lasu la fendojn en viaj deziroj
Lasu la fendojn ĉie en viaj revoj
La enfluanta akvo ilin nutras
Lasu la fendojn ĉie en viaj revoj
La enfluanta akvo ilin nutras
La enfluanta amo ilin nutras
●