世界语歌曲 Meze de ĉio {万物之中} (附歌词) » el la kompaktdisko “ Vojaĝoj kaj kandeloj ” de Johannes Mueller
☰ Vojaĝoj kaj kandeloj
5.Meze de ĉio 5:41
Teksto:
Suno, nuboj, vento, tero
Mi staras ĉi tie
ĵus meze de ĉio
kaj mian vizaĝon tenere karesas la vento
Tenere brilas la suno
blua griza nubaro
ventorikoltiloj dancas malrapide ĉe la horizonto
▎Kaj mi sentas min
▎meze de ĉio
▎Kaj mi sentas min
▎ano de ĝi
Arbaro, kamparo, rivero, naturo
Mi staras ĉi tie
ĵus meze de ĉio
kaj ĉirkaŭ mi la arbara ĉiamfreŝa aero
Naturan sonodoron
mi aŭskultflaras
dum mi naĝas en tutklara pura akvo de rivero
Refreno
Kolegoj, parencoj, amikoj, rilatoj
Mi staras ĉi tie
meze inter vi
kaj mian menson ĝuigadas via multjara ĉeesto
Interesaj diskutoj
teneraj brakumoj
La vivo kun vi estu granda tutvespera karesfesto
▎Kaj mi sentas min
▎bona inter vi
▎Kaj mi sentas ke mi
▎volas esti kun vi
●