世界语歌曲 Ĉiukaze {任何方面} (附歌词) » el la kompaktdisko “Vestiĝoj ” de Martin kaj la Talpoj
« Ĉiukaze »
Teksto kaj Muziko:Martin
Teksto:
En la palaco restas nur ŝia portret'
Kaj ŝia bonodor'
Ŝi la eskapon planis en sekret'
Kaj nun ŝi estas for
Dum viaj larmoj fluas pro la humiliga pun'
Jam ŝiaj vangoj palaj en la sun' sekiĝas nun.
Vi nun suferas ĉar vi perdis ŝin, sed baze
Vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze
Kun vi ŝi havis vivon kun kviet'
Kaj sedativ'
Nun ŝia vivo ŝajnas nur malnet'
Sed estas ŝia viv'
Vi diras ke vi estis ĉiam la perfekta par'
Sed kial do ŝi ploris sola en la buduar'?
Vi nun suferas ĉar vi perdis ŝin, sed baze
Vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze
En eta ĉambro kaj en nova maluni'
Des pli la mondo freŝe vastas ĉirkaŭ ŝi
Vi nun suferas ĉar vi perdis ŝin, sed baze
Vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze
Vi nun suferas, sed deklaras mi emfaze
Vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze
Vi ne meritis ŝian amon ĉiukaze
※
Gitaroj kaj voĉoj:Martin
Baso:Johan Lagerdahl
Drumo:Mattias Levin
Sinteziloj:Eric Languillat
●