世界语歌曲 Tempo {时间} (附歌词)

世界语歌曲 Tempo {时间} (附歌词)

2023-08-17    03'20''

主播: E-isto Jiĉino

245 3

介绍:
世界语歌曲 Tempo {时间} (附歌词) » el la kompaktdisko “ Vestiĝoj ” de Martin kaj la Talpoj « Tempo » Teksto kaj Muziko:Martin Teksto: Mi sentas teron sub la plando Kaj post sekund' mi staras jam ĉe la rando Mi sentas venton en vizaĝon Mi devus salti sed ne havas kuraĝon Tempo, tempo, iru lante Klopodas kaj malvenkas mi konstante La tempo estas pugnobato Kaj ĝi ne scias kio estas kompato Ĝi fajfas pri nia malpreto Kaj trafas nin kun senindulga impeto Tempo, tempo, iru lante Stariĝas kaj refalas mi konstante Ĉiu rekomeco Strebo kaj intenco Nura vano Celo vin evitas Ĉio jam forglitas El la mano Trinku la vivon sendilue Kiam vi ekos estos jam tro malfrue Tempo, tempo, iru lante Tempo, tempo, iru lante Baraktas mi, sed vante Mi strebas sed mi mortos klopodante ※ Gitaroj,baso kaj voĉoj:Martin Drumo:Nikko Harrison ●