世界语歌曲 Al la Luno {去月球} (附歌词) » el la kompaktdisko “ Amo kaj Perforto ” de EKDE TIAM
« AL LA LUNO »
Teksto kaj muziko:Joanne & Peter Johns
Teksto:
Ame li moviĝas
Mole tuŝas ombrajn partojn de mi
Kare li kuŝigas
Min en liton nekonata de ni
Volo min bruligas
Superfluas min deziro je li
Kreskigu la anticipon
Bonvenas la esplorado
Mia dio kia stango
Forgesu la mondon spertu
Miaj lipoj lia lango
Ĝis revido pudorado
Ni vojaĝos al la luno
Tenu min ni kune falu
Arde enamiĝis ni
Kaj baldaŭ eĉ revenos por pli
●