世界语歌曲 Babelturo {巴比伦塔} (附歌词) » el la kompaktdisko “Vinikosmo-Kompil' Vol.1 ” de Flavio Fonseca
« Babelturo »
Muziko Flávio Fonseca
Esperanta teksto Flávio Fonseca
Esperanta plenumo Flávio Fonseca
Tipo nova teksto
Originala plenumo Flávio Fonseca
Originala teksto Flávio Fonseca
Teksto:
Literaturo
Ne estas nur
Litera turo
Babili babele babili babele babili babele babili
Babele babili babele babili babele babili babele
Kvazaŭ babela turego
Kie neniu komprenas
Eĉ sian propran parolon
Ĉar la konfuzo festenas
Plene
Ĉies mensoj verŝajnas venene diri:
“Je suis fou, savant.
Ich möchte dahin fahren.
Hey! How do you do, OK?
Sento il carnevale entrare.
Deite aqui nesse divã.
Iti, ni, san, shi, go, roku.
Et cœtera, Agnus Dei.
Gracias, que te hablo un poco.”
Haleja!
Helpu nin
Ĉar la amo nun estas for
Kisu nin
Per la suna kor'
Kaj faru el ni
Ilojn de Via paco
Kiu ajn estas Vi…
●