世界语歌曲 Maria {玛利亚} (附歌词) » el la samnoma kompaktdisko de Amindaj
« Maria »
Maria estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Juliano Kantas.
Muziko Julián Hernández
Esperanta teksto Julián Hernández
Esperanta plenumo Julián Hernández
Esperanta plenumo (2) Amindaj
Tipo nova teksto
Teksto:
Maria, kial vi ne atendas momenton,
se mi malfruiĝos minutojn,
kial ne povas esti, Maria?
Maria, ne malesperiĝu atendu,
ĉio ne solveblas rapide
tiel ne povas esti, Maria.
Momento, kiun vi perdas
estas momento kiun vi gajnas,
la vivo jam instruis tion al mi.
Ne pensu pri la nokto
ĉar poste venos la mateno,
la suno ankaŭ brilos
apud ni, apud ni.
Maria, kial vi ne atendas momenton
se mi malfruiĝos minutojn,
kial ne povas esti, Maria?
La tempo kiu foriras
neniam plu revenos,
oni ĉiam devas profiti ĝin.
Ne pensu pri la nokto
ĉar poste venos la mateno,
la suno ankaŭ ridos
apud ni, apud ni.
Maria, kial vi ne atendas momenton
se mi malfruiĝos minutojn
kial ne povas esti, Maria?
Refreno:
▎Maria, ĉa, la, la, la, la, la, la.
▎Maria, ĉa, la, la, la, la, la, la.
●