世界语歌曲 Riveretoj Ĉe Mi {身边的小河} (附歌词) » el la kompaktdisko “ Ĉiamen Plu “ de La Perdita Generacio
« Riveretoj ĉe mi »
Teksto Tomas FREJARÖ
Teksteroj Denizo kaj aliaj saŭnemuloj de ORo 2008
Muziko Tomas FREJARÖ
Kantas La Perdita Generacio (Tomio)
Teksto:
riveretoj ĉe mi
dek tri nudaj knabiĉoj
gutas la superstiĉo
armiloj, bariloj
kaj ajna pakaĵ'
riveretoj ĉe mi
varmo ĉion degelas
akvo inter ni velas
sendumas, ubumas
kaj petas ŝmiraĵojn
dum saŭnumas ni
ni kunfluas ie
riveretoj ĉe mi
riveretoj ĉe mi
se envenus knabin'
ĉu ni daŭre tuŝadus
ĉu kuraĝe estadus
sentime proksime
preter iĉa stultaĵ'
riveretoj ĉe mi
homoj malkostumitaj
korpoj eksenlimigitaj
en varmo nur karmo
for de l' konstruaĵoj
dum saŭnumas ni …
post saŭna pureco – oni neniam sentas sin pli pura
post saŭna laceco – oni neniam sentas sin pli pura
post saŭna pureco – oni neniam sentas sin pli pura
post saŭnaj eblecoj – oni neniam sentas sin pli pura
●